Ni provu fari Chigirie-on de kamelio dekstre montritan.
Cxi tie por ne gxeni nin, ni uzu porkomencantan kompleton de kamelio. |
 |
Estas kvar folioj de Japana Papero kolorigitaj respektive rugxa, verda,
bruna
kaj flava, kaj malgranda blanka dika paperpeco. |
 |
Unue vi sxiras ses foliojn:
Metu la transigan paperon nomatan "Chaco-papero*" sur la verdan paperon,
sub la desegnajxon. Pauxsu la randlinion de la elsxirota folio sur la desegnajxo. (*Chaco-Papero estas akve forvisxebla transigilo.
Vi povas transigi ajnan desegnajxon cxu sur paperon, cxu sur fabrikajxon,
aux cxu sur lignajxon; kaj markoj nebozonataj tuj malaperas tusxite de
tuko aux peniko trempita en la akvo.) |
 |
| Jen blua linio desegnigxas sur la verda papero. |
 |
| Vi sxiras gxin per dikfingro kaj montrofingro laux la blua linio kaj vi
akiras la folion. Sama procedo pri la aliaj folioj. |
 |
| Nun sxiru la rugxan paperon por akiri kvin petalojn; elektu la parton kie
la rugxa koloro grade sxangxigxas de densa al malpli densa. La procedo
estas tute same kiel pri la aliaj folioj. |
 |
| Kaj nun vi glatigas la randojn de la sxiritaj paperpecoj tiel ke cxiuj
fibroj direktu sin eksteren. |
 |
Tear the brown paper to make the stem, and then the yellow paper
to get the calyces(the center of the flower). |
|
| Kungluu kvin petalojn en unu tutajxon, metante(sed ne gluante!)
ilin sur la desegnajxo tiel ke la formo de la floro estu korekte ordigita. |
 |
Preparu Shikishi-on* aux tabulon, gluu cxiujn pecojn sur gxin, metante la plej fundan unue,
kaj poste la sekvantan kaj tiel plu.
(*Shikishi estas ornamita papertabulo por skribado de poemoj aux pentrado gxenerale
uzata de la belamantoj en Japanio ekde antaux multaj jaroj.) |
 |