 |
La paperproduktado estis iniciatita en antikva Cxinio;en la komenca tempo, |
|
papero estis farita el bambuo aux pajlo kiuj havas mallongajn fibrojn. |
|
|
|
Post kiam la paperfarado estis enkondukita en Japanion en la 6-a jarcento, |
|
tiuj materialoj estis anstatauxigitaj per brusonetio havanta pli longajn
fibrojn. |
 |
Kio estas la diferenco inter Japana Papero "Washi"kaj ordinara papero |
|
ofte nomata "Yoshi" signifanta okcidentan paperon en Japanio? |
 |
La fibroj uzataj kiel materialoj por produkti Japanan Paperon |
|
estas multe pli longaj (2-15 milimetraj) ol tiujpor la okcidenta papero |
|
(malpli ol 2 milimetraj). |
|
Kaj krome, pro la specifa procedo de permana paperfarado evoluiigita |
 |
en nia lando, Japana Papero povas esti farita tre maldika kaj samtempe |
|
tre fortika kaj elasta kun fibroj bone miksitaj kaj kunigitaj. |
|
|
 |
Kaj do kia pentro estasChigirie ? |
|
|
 |
Gxi estas speco de " collage"* farita per Japana Papero, vi povas
diri, |
|
tamen ne ordinara kiel vi imagas cxe la vorto "collage*". |
|
*"Collage" estas, origine, franca vorto signifanta "bildon
faritan per pecoj de papero, |
|
sxtofo, fotografajxoj ktp.kiuj estas gluitaj sur gxia surfaco". |
 |
Kolorigita Japana Papero estas uzata por fariChigirie-on |
|
kiel anstatauxajxo de farbo por akvarelo aux oleopentrajxo. |
 |
Japana Papero cxefe uzapa por tiu celo estas softa kaj absorbema papero |
|
tauxga por esti tinkturita por naskigi nuancojn ambaux akrecajn kaj mildajn, |
|
firmajn kaj molajn kaj tonojn kaj kolorojn. Ofte okazas ke la delikataj
nuancoj |
|
kaj subtilaj koloroj de la tinkturita papero kondukas pentrantojn(pentristojn) |
|
al neantauxsupozeblaj ideoj aux imagoj por trovi temon por sia pentrado. |
 |
Kio estas la signifo de la vorto "Chigirie" ? |
|
La japana vorto "Chigirie" estas la kunigita vorto de du bazaj
vorteroj |
|
"chigiri" kaj "e". "Chigiri" estas la nominativa
formode la verbo "chigiru" |
|
signifanta "tiri" aux "sxiri" kaj "e" bildon
aux pentrajxon. |
|
Tiel doChigirieestas bildon aux pentajxon faritan per sxirita Japana Papero. |
 |
Kompreneble tondi per trancxilo aux tondilo ne estas malpermesita, |
|
precipe kiam viaj fingroj ne povas sxirtiri pecojn tro maldikan aux tro |
|
malgrandan, aux ecx kiam vi volas pecojn kun akraj randoj. |
 |
Notindas ke pro tiu metodo de papersxirado por fariChigirie-on, |
|
gxi alportas karakterizan trajton de mildeco kaj tenereco, |
|
klare senteblan cxe iu ajn verko deChigirie kiun vi spektas. |
|
Chigirie ja estas tre interesveka paperarto japana! |
|
Kial ne provi gxin! |